Wednesday, August 6, 2014

VikiTub-Televido hodiaŭ: "La funebro de la 26-jaraĝa Esperantistino Apsana Giri". Ni invitas vin paŭzi iomete dum la mondo ŝajne freneziĝas kun perforto, sed ni ne forgesu ke la morto estas necesa parto de la vivo sur la tero. La juna Apsana GIRI de Katmando en Nepalo, mortis la 2-an de januaro 2008 en Usono pro trafikakcidento. Ŝi estis prezidantino de Nepala Esperanto Junulara Organizo NEJO kaj iniciatinto de ties revuo Templo. La funebro de Apsana okazis la 13-an de januaro 2008 en Pashu Patinath en Katmando. http://eo.wikipedia.org/wiki/Apsana_Giri